San Mamés de Burgos
San Mamés de Burgos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09230 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 327 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 65 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 20′ N, 3° 48′ U (mapo)42.337222222222-3.7938888888889Koordinatoj: 42° 20′ N, 3° 48′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 841 m [+] | ||
Areo | 5 km² ( 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Mamés de Burgos [+] | |||
San Mamés de Burgos [sanmaMES deBURgos] estas loĝloko kaj municipo en la okcidenta centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 5,008 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 318 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo.
1991 | 1996 | 2001 | 2004 | |||
---|---|---|---|---|---|---|
134 | 168 | 230 | 258 |
Ĝi distas 10 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Tardajo, Villalbilla de Burgos kaj Buniel. La municipo enhavas la loĝlokon Quintanilla de las Carretas, konata ankaŭ kiel Quintanilleja [kintaniLJEĥa].
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
San Mamés de Burgos formis parton de la Alfoz y Jurisdicción de Burgos en la partido de Burgos, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos inter 1785 kaj 1833. Estis jurisdikcio de abatlando, apartenanta al la Hospitalo de la Reĝo de Burgoso, kiu nomumis vicurbestron.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj de Sankta Mamés kaj de Sankta Mikaelo, en Quintanilla de las Carretas.